mirror of
				https://github.com/vim/vim.git
				synced 2025-10-30 09:47:20 -04:00 
			
		
		
		
	
		
			
				
	
	
		
			992 lines
		
	
	
		
			35 KiB
		
	
	
	
		
			Plaintext
		
	
	
	
	
	
			
		
		
	
	
			992 lines
		
	
	
		
			35 KiB
		
	
	
	
		
			Plaintext
		
	
	
	
	
	
| ==============================================================================
 | |
| =  B o n v e n o n   al   la   I n s t r u i l o  de  V I M  -  Versio 1.7   =
 | |
| ==============================================================================
 | |
| 
 | |
|    Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
 | |
|    por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
 | |
|    fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
 | |
|    kun sufiĉa facileco.
 | |
| 
 | |
|    La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
 | |
|    de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
 | |
| 
 | |
|    ATENTU:
 | |
|    La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
 | |
|    por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
 | |
| 
 | |
|    Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
 | |
|    la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
 | |
|    ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
 | |
| 
 | |
|    Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
 | |
|    kaj premu la klavon  j  sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
 | |
|    ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                          Leciono 1.1:  MOVI LA KURSORON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
 | |
|          ^
 | |
|          k        Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
 | |
|    < h       l >           La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
 | |
|          j                 La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
 | |
|          v
 | |
|   1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
 | |
| 
 | |
|   2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
 | |
|      Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
 | |
| 
 | |
|   3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
 | |
|          la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
 | |
|          vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                            Leciono 1.2:  ELIRI EL VIM
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
 | |
| 
 | |
|   1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu:       :q! <Enenklavo>.
 | |
|      Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
 | |
| 
 | |
|   3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
 | |
|      en ĉi tiu instruilo. Tio estus:   vimtutor <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
|   4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
 | |
|      1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
 | |
|          Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
 | |
| 
 | |
|   5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                    Leciono 1.3:  REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|              ** Premu  x  por forviŝi la signon sub la kursoro. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
 | |
|      forviŝenda signo.
 | |
| 
 | |
|   3. Premu la klavon  x  por forviŝi la nedeziratan signon.
 | |
| 
 | |
|   4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
 | |
| 
 | |
|   5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 1.4:  REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                       ** Premu  i  por enmeti tekston. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
 | |
|      signon post kie la teksto estas enmetenda.
 | |
| 
 | |
|   3. Premu  i  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
 | |
| 
 | |
|   4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
 | |
|      reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
 | |
| 
 | |
| ---> Mank en ĉi linio.
 | |
| ---> Mankas teksto en ĉi tiu linio.
 | |
| 
 | |
|   5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
 | |
|      leciono 1.5.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                   Leciono 1.5:  REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                     ** Premu  A  por postaldoni tekston. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
 | |
|      Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
 | |
| 
 | |
|   2. Premu majusklan  A  kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
 | |
| 
 | |
|   3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
 | |
|      reĝimo.
 | |
| 
 | |
|   4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
 | |
|      paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
 | |
| 
 | |
| ---> Mankas teksto el ti
 | |
|      Mankas teksto el tiu linio.
 | |
| ---> Mankas ankaŭ teks
 | |
|      Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
 | |
| 
 | |
|   5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
 | |
|     leciono 1.6
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                          Leciono 1.6:  REDAKTI DOSIERON
 | |
| 
 | |
|                 ** Uzu  :wq  por konservi dosieron kaj eliri. **
 | |
| 
 | |
|   !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
 | |
| 
 | |
|   1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2:  :q!
 | |
|      Aŭ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie.
 | |
| 
 | |
|   2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon:  vim tutor <Enenklavo>
 | |
|      'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
 | |
|      dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti.  Uzu dosieron, kiu
 | |
|      ŝanĝeblas.
 | |
| 
 | |
|   3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
 | |
| 
 | |
|   4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per:  :wq  <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
|   5. Se vi eliris la instruilon vimtutor en paŝo 1, restartigu la intruilon
 | |
|      vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
 | |
| 
 | |
|   6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 1 RESUMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
 | |
|         h (liven)     j (suben)      k (supren)     l (dekstren)
 | |
| 
 | |
|   2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu:  vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
|   3. Por eliri el Vim, tajpu:  <ESK>  :q! <Enenklavo>  por rezigni la ŝanĝojn
 | |
| 
 | |
|   4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu:  x
 | |
| 
 | |
|   5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
 | |
|           i  tajpu enmetendan tekston        <ESK>
 | |
|              enmetas tekston antaŭ la kursoro
 | |
| 
 | |
|           A  tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
 | |
|              postaldonas post la kursoro
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
 | |
|          nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
 | |
| 
 | |
| Nun daŭrigu al la leciono 2.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                         Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                       ** Tajpu  dw  por forviŝi vorton. **
 | |
| 
 | |
|   1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
 | |
| 
 | |
|   2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu   dw   por forviŝi la vorton.
 | |
| 
 | |
|   RIMARKO: La litero  d  aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
 | |
|            tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas  w .  Se vi vidas
 | |
|            alian signon ol  d  vi tajpis ion mise; premu  <ESK>  kaj
 | |
|            rekomencu.
 | |
| 
 | |
| ---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
 | |
| 
 | |
|   5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
 | |
|      leciono 2.2.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                      Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                ** Tajpu  d$  por forviŝi la finon de la linio. **
 | |
| 
 | |
|   1. Premu  <ESK>  por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
 | |
| 
 | |
|   2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu   d$   por forivŝi ĝis la fino de la linio.
 | |
| 
 | |
| ---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                      Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
 | |
|   movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo  d
 | |
|   estas kiel sekvas:
 | |
| 
 | |
|        d   movo
 | |
| 
 | |
|   Kie:
 | |
|     d      - estas la operatoro de movo
 | |
|     movo   - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
 | |
| 
 | |
|   Mallonga listo de movoj:
 | |
|     w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
 | |
|     e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
 | |
|     $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
 | |
| 
 | |
|   Do tajpo de   'de'   forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
 | |
|          la kursoron kiel specifite.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                        Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
 | |
| 
 | |
|              ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  2w  por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  3e  por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu  0  (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
 | |
| 
 | |
| ---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
 | |
| 
 | |
|   6. Moviĝu al la leciono 2.5.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|             ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
 | |
| 
 | |
|   En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
 | |
|   ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
 | |
|         d  nombro   movo
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  d2w  por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
 | |
| 
 | |
|   3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
 | |
|      MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
 | |
| 
 | |
| ---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                    ** Tajpu  dd  por forviŝi tutan linion. **
 | |
| 
 | |
|   Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
 | |
|   estus pli facile simple tajpi du d-ojn  por forviŝi linion.
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
 | |
|   2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion.
 | |
|   3. Nun moviĝu al la kvara linio.
 | |
|   4. Tajpu   2dd   por forviŝi du liniojn.
 | |
| 
 | |
| ---> 1)  Rozoj estas ruĝaj,
 | |
| ---> 2)  Ŝlimo estas amuza,
 | |
| ---> 3)  Violoj estas bluaj,
 | |
| ---> 4)  Mi havas aŭton,
 | |
| ---> 5)  Horloĝoj diras kioma horo estas,
 | |
| ---> 6)  Sukero estas dolĉa,
 | |
| ---> 7)  Kaj tiel vi estas.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                        Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|  ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
 | |
|      la unuan eraron.
 | |
|   2. Tajpu  x  por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
 | |
|   3. Nun tajpu  u  por malfari la lastan plenumitan komandon.
 | |
|   4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
 | |
|   5. Nun tajpu majusklan  U  por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
 | |
|   6. Nun tajpu  u  kelkfoje por malfari la  U  kaj antaŭajn komandojn.
 | |
|   7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
 | |
|      por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
 | |
| 
 | |
| ---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
 | |
| 
 | |
|   8. Tiuj estas tre utilaj komandoj.  Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 2 RESUMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu:    dw
 | |
|   2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu:  d$
 | |
|   3. Por forviŝi tutan linion, tajpu:                             dd
 | |
| 
 | |
|   4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron:                         2w
 | |
|   5. La formato de ŝanĝa komando estas:
 | |
|            operatoro   [nombro]   movo
 | |
| 
 | |
|      kie:
 | |
|        operatoro - estas tio, kio farendas, kiel  d  por forviŝi
 | |
|        [nombro]  - estas opcia nombro por ripeti la movon
 | |
|        movo      - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple  w (vorto),
 | |
|                    $ (ĝis fino de linio), ktp.
 | |
| 
 | |
|   6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul:  0
 | |
| 
 | |
|   7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu:               u (minuskla u)
 | |
|      Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu:   U (majuskla U)
 | |
|      Por refari la malfarojn, tajpu:                  CTRL-R
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                          Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|     ** Tajpu  p  por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  dd  por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
 | |
| 
 | |
|   3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu  p  por meti la linion sub la kursoron.
 | |
| 
 | |
|   5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
 | |
| 
 | |
| ---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
 | |
| ---> b) Violoj estas bluaj,
 | |
| ---> c) Inteligenteco lerneblas,
 | |
| ---> a) Rozoj estas ruĝaj,
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                      Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|        ** Tajpu  rx  por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per  x . **
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  r  kaj la signon, kiu devus esti tie.
 | |
| 
 | |
|   4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
 | |
| 
 | |
| ---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
 | |
| ---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
 | |
| 
 | |
|   5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                        Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|               ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu  ce . **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Metu la kursoron sur la  d  en  lduzw
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  ce  kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
 | |
| 
 | |
|   4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
 | |
| 
 | |
|   5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
 | |
| 
 | |
| ---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
 | |
| ---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                          Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|        ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
 | |
| 
 | |
|   1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
 | |
| 
 | |
|        c    [nombro]   movo
 | |
| 
 | |
|   2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple   w (vorto) kaj $ (fino de linio).
 | |
| 
 | |
|   3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   4. Movu la kursoron al la unua eraro.
 | |
| 
 | |
|   5. Tajpu  c$  kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
 | |
| 
 | |
| ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
 | |
| ---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando  c$
 | |
| 
 | |
| RIMARKO:  Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 3 RESUMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu  p. Tio metas la
 | |
|      forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
 | |
|      iros en la linion sub la kursoro).
 | |
| 
 | |
|   2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu  r  kaj tiam la signon
 | |
|      kion vi deziras havi tie.
 | |
| 
 | |
|   3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
 | |
|      la movo iras.  Ekz. tajpu  ce  por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
 | |
|      de la vorto,  c$  por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
 | |
| 
 | |
|   4. La formato de ŝanĝo estas:
 | |
| 
 | |
|          c    [nombro]   movo
 | |
| 
 | |
| Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|               Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
 | |
|      Tajpu  G  por moviĝi al linio en la dosiero. **
 | |
| 
 | |
|   RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
 | |
| 
 | |
|   1. Premu la klavon Ctrl kaj premu  g . Oni nomas tion CTRL-G.
 | |
|      Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
 | |
|      pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
 | |
| 
 | |
|   RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
 | |
|            angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
 | |
|            ŝaltita (vidu  :help 'ruler')
 | |
| 
 | |
|   2. Premu  G  por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
 | |
|      Tajpu gg  por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G .  Tio removos
 | |
|      vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
 | |
| 
 | |
|   4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                         Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|              ** Tajpu  /  kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
 | |
| 
 | |
|   1. En normala reĝimo, tajpu la  /  signon.  Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
 | |
|      aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la  :  komando.
 | |
| 
 | |
|   2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
 | |
|      Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
 | |
| 
 | |
|   3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu  n .
 | |
|      Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu  N .
 | |
| 
 | |
|   4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu  ?  anstataŭ  / .
 | |
| 
 | |
|   5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu  CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
 | |
|      literon o).  Ripetu por pli retroiri.  CTRL-I iras antaŭen.
 | |
| 
 | |
| ---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
 | |
|          komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                      Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                  ** Tajpu  %  por trovi kongruan ), ] aŭ  } **
 | |
| 
 | |
|   1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Nun tajpu la  %  signon.
 | |
| 
 | |
|   3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu  %  por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
 | |
| 
 | |
|   5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
 | |
|      kion  %  faras.
 | |
| 
 | |
| ---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                      Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|      ** Tajpu  :s/malnova/nova/g  por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  :s/laa/la <Enenklavo> .  Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
 | |
|      unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
 | |
| 
 | |
|   3. Nun tajpu  :s/laa/la/g .  Aldono de  g  opcio signifas mallokan
 | |
|      anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
 | |
|      linio.
 | |
| 
 | |
| ---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
 | |
| 
 | |
|   4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
 | |
|      tajpu    :#,#s/malnova/nova/g   kie #,# estas la numeroj de linioj de la
 | |
|                                      intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
 | |
|                                      okazos.
 | |
|      Tajpu    :%s/malnova/nova/g     por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
 | |
|                                      dosiero.
 | |
|      Tajpu    :s/malnova/nova/gc     por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
 | |
|                                      dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
 | |
|                                      aŭ ne.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 4 RESUMO
 | |
| 
 | |
|   1. CTRL-G  vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
 | |
|             G  movas la kursoron al la fino de la dosiero.
 | |
|      numero G  movas la kursoron al numero de tiu linio.
 | |
|            gg  movas la kursoron al la unua linio.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpo de  /  kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
 | |
|      Tajpo de  ?  kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
 | |
|      Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
 | |
|      N por serĉi en la mala direkto.
 | |
|      CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpo de  %  kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
 | |
|      kongruo.
 | |
| 
 | |
|   4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
 | |
|      Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
 | |
|      Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj          :#,#s/malnova/nova/g
 | |
|      Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero        :%s/malnova/nova/g
 | |
|      Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c'           :%s/malnova/nova/gc
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                    Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|      ** Tajpu  :!  sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
 | |
| 
 | |
|   1. Tajpu la konatan komandon  :  por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
 | |
|      de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
 | |
| 
 | |
|   2. Nun tajpu la  !  (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
 | |
|      eksteran ŝelan komandon ajn.
 | |
| 
 | |
|   3. Ekzemple, tajpu  ls  post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
 | |
|      enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
 | |
|      Aŭ uzu  :!dir  se ls ne funkcias.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
 | |
|          argumentoj.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Ĉiuj  :  komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
 | |
|          Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|    ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu  :w DOSIERNOMO. **
 | |
| 
 | |
|   1. Tajpu  !dir  aŭ  !ls  por akiri liston de via dosierujo.
 | |
|      Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
 | |
| 
 | |
|   2. Elektu dosieron, kiu ankoraŭ ne ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
 | |
| 
 | |
|   3. Nun tajpu:   :w TESTO   (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
 | |
| 
 | |
|   4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
 | |
|      Por kontroli tion, tajpu   :!dir   aŭ   :!ls   denove por vidigi vian
 | |
|      dosierujon.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per  vim TESTO,
 | |
|          la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
 | |
|          konservis ĝin.
 | |
| 
 | |
|   5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS):     :!del TESTO
 | |
|                                    aŭ (UNIKSO):     :!rm TESTO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|     ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu   v  movo  :w DOSIERNOMO **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al tiu linio.
 | |
| 
 | |
|   2. Premu  v  kaj movu la kursoron al la kvina suba ero.  Rimarku, ke la
 | |
|      teksto emfaziĝas.
 | |
| 
 | |
|   3. Premu la  :  signon.  Ĉe la fino de la ekrano  :'<,'>  aperos.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu  w TESTO  , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ankoraŭ ne ekzistas.
 | |
|      Kontrolu, ke vi vidas  :'<,'>w TESTO  antaŭ premi <Enenklavo>.
 | |
| 
 | |
|   5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO.  Uzu  :dir
 | |
|      aŭ  :!ls  por vidigi ĝin.  Ne forviŝu ĝin.  Ni uzos ĝin en la sekvanta
 | |
|      leciono.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Premo de  v  komencas Viduman apartigon.  Vi povas movi la kursoron
 | |
|          por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
 | |
|          operatoron por plenumi ion kun la teksto.  Ekzemple,  d  forviŝas
 | |
|          la tekston.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                    Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|          ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu  :r DOSIERNOMON **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3.  Tiam
 | |
|          moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
 | |
| 
 | |
|   2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon   :r TESTO   kie TESTO
 | |
|      estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
 | |
|      La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
 | |
| 
 | |
|   3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
 | |
|      ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
 | |
|      de la dosiero.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
 | |
|         :r !ls  legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
 | |
|         kursoron.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 5 RESUMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1.  :!komando  plenumas eksteran komandon.
 | |
| 
 | |
|       Iuj utilaj ekzemploj estas:
 | |
|         (MS-DOS)           (UNIKSO)
 | |
|          :!dir              :!ls            - listigas dosierujon
 | |
|          :!del DOSIERNOMO   :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
 | |
| 
 | |
|   2.  :w DOSIERNOMO  konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
 | |
|       nomo DOSIERNOMO.
 | |
| 
 | |
|   3.  v  movo  :w DOSIERNOMO  konservas la Viduman apartigon de linioj en
 | |
|       dosiero DOSIERNOMO.
 | |
| 
 | |
|   4. :r DOSIERNOMO  akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
 | |
|      ĝin sub la pozicion de la kursoro.
 | |
| 
 | |
|   5. :r !dir  legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
 | |
|      pozicion de la kursoro.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                        Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu la minusklan literon  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj
 | |
|      eniri la Enmetan reĝimon.
 | |
| 
 | |
|   3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
 | |
| 
 | |
| ---> Post tajpo de  o  la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
 | |
|      Enmeta reĝimo.
 | |
| 
 | |
|   4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan  O  ,
 | |
|      anstataŭ minusklan  o.  Provu tion per la suba linio.
 | |
| 
 | |
| ---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                       Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                   ** Tajpu  a  por enmeti POST la kursoro. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
 | |
| 
 | |
|   2. Premu  e  ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de  li.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  a  (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
 | |
| 
 | |
|   4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi.  Premu <ESK> por
 | |
|      eliri la Enmetan reĝimon.
 | |
| 
 | |
|   5. Uzu  e  por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
 | |
|      paŝojn 3 kaj 4.
 | |
| 
 | |
| ---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
 | |
| ---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Ĉiu  a, i kaj A  iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
 | |
|          estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                     Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|           ** Tajpu majusklan  R  por anstataŭigi pli ol unu signo. **
 | |
| 
 | |
|   1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.  Movu la
 | |
|      kursoron al la komenco de la unua  xxx .
 | |
| 
 | |
|   2. Nun premu  R  kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
 | |
|      anstataŭigu la xxx .
 | |
| 
 | |
|   3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
 | |
|      parto de la linio restas neŝanĝata.
 | |
| 
 | |
|   4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
 | |
| 
 | |
| ---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
 | |
| ---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
 | |
|          tajpita forviŝas ekzistan signon.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                       Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|      ** Uzu la  y  operatoron por kopii tekston, kaj  p  por alglui ĝin **
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
 | |
| 
 | |
|   2. Komencu la Viduman reĝimon per  v  kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  y  por kopii la emfazitan tekston.
 | |
| 
 | |
|   4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio:  j$
 | |
| 
 | |
|   5. Tajpu  p  por alglui la tekston.  Tiam tajpu:  a dua <ESK> .
 | |
| 
 | |
|   6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per  y , moviĝu
 | |
|      ĉe la fino de la sekvanta linio per  j$  kaj algluu la tekston tie
 | |
|      per  p .
 | |
| 
 | |
| ---> a) tio estas la unua ero.
 | |
|      b)
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi  y  kiel operatoro;  yw  kopias unu vorton.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                            Leciono 6.5 AGORDI OPCION
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|          ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
 | |
| 
 | |
|   1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
 | |
|      Ripetu plurfoje premante  n .
 | |
| 
 | |
|   2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per:   :set ic
 | |
| 
 | |
|   3. Nun serĉu 'ignori' denove premante  n
 | |
|      Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
 | |
| 
 | |
|   4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch':   :set hls is
 | |
| 
 | |
|   5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas:  /ignore <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
|   6. Por malŝalti ignoron de uskleco:  :set noic
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu:   :nohlsearch
 | |
| RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu  \c
 | |
|          en la frazo:  /ignore\c  <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 6 RESUMO
 | |
| 
 | |
|   1. Tajpu  o  por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
 | |
|   1. Tajpu  O  por malfermi linion SUPER la kursoro.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  a  por enmeti tekston POST la kursoro.
 | |
|      Tajpu  A  por enmeti tekston post la fino de la linio.
 | |
| 
 | |
|   3. La  e  komando movas la kursoron al la fino de vorto.
 | |
| 
 | |
|   4. la  y  operatoro kopias tekston,  p  algluas ĝin.
 | |
| 
 | |
|   5. Tajpo de majuskla  R  eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
 | |
|      <ESK> estas premita.
 | |
| 
 | |
|   6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx".  Iuj opcioj estas:
 | |
|         'ic' 'ignorecase'     ignori usklecon dum serĉo
 | |
|         'is' 'incsearch'      montru partan kongruon dum serĉo
 | |
|         'hls' 'hlsearch'      emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
 | |
|      Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
 | |
| 
 | |
|   7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion:  :set noic
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                             Leciono 7.1 AKIRI HELPON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                           ** Uzu la helpan sistemon **
 | |
| 
 | |
|   Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
 | |
|   tri:
 | |
|         - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
 | |
|         - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
 | |
|         - tajpu   :help <Enenklavo>
 | |
| 
 | |
|   Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
 | |
|   Tajpu  CTRL-W CTRL-W      por salti de unu fenestro al la alia.
 | |
|   Tajpu    :q <Enenklavo>   por fermi la helpan fenestron.
 | |
| 
 | |
|   Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
 | |
|   ":help".  Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
 | |
| 
 | |
|         :help w
 | |
|         :help c_CTRL-D
 | |
|         :help insert-index
 | |
|         :help user-manual
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                        Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|                          ** Ebligu kapablojn de Vim **
 | |
| 
 | |
|   Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
 | |
|   malŝaltitaj.  Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc".
 | |
| 
 | |
|   1. Ekredaktu la dosieron "vimrc".  Tio dependas de via sistemo:
 | |
|       :e ~/.vimrc          por Unikso
 | |
|       :e $VIM/_vimrc       por MS-Vindozo
 | |
| 
 | |
|   2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
 | |
|       :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
 | |
| 
 | |
|   3. Konservu la dosieron per:
 | |
|       :w
 | |
| 
 | |
|   La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
 | |
|   Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
 | |
|   Por pli da informoj, tajpu  :help vimrc-intro
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                              Leciono 7.3 KOMPLETIGO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|              ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
 | |
| 
 | |
|   1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo:  :set nocp
 | |
| 
 | |
|   2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo:  :!ls  aŭ  :!dir
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu la komencon de komando:  :e
 | |
| 
 | |
|   4. Premu  CTRL-D  kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
 | |
| 
 | |
|   5. Premu <TAB>  kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
 | |
| 
 | |
|   6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo:  :edit DOSI
 | |
| 
 | |
|   7. Premu <TAB>.  Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
 | |
| 
 | |
| RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
 | |
|          <TAB>.  Estas aparte utila por  :help .
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
|                                 Leciono 7 RESUMO
 | |
| 
 | |
| 
 | |
|   1. Tajpu  :help  aŭ premu <F1> aŭ <Helpo>  por malfermi helpan fenestron.
 | |
| 
 | |
|   2. Tajpu  :help kmd  por trovi helpon pri  kmd.
 | |
| 
 | |
|   3. Tajpu  CTRL-W CTRL-W  por salti al alia fenestro.
 | |
| 
 | |
|   4. Tajpu  :q  to fermi la helpan fenestron.
 | |
| 
 | |
|   5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
 | |
| 
 | |
|   6. Kiam vi tajpas  :  komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
 | |
|      Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
 | |
| 
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 | |
| 
 | |
|   Tio konkludas la instruilon de Vim.  Ĝi celis doni mallongan superrigardon
 | |
|   de la redaktilo Vim, nur tion kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
 | |
|   la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
 | |
|   komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
 | |
| 
 | |
|   Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
 | |
|   el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
 | |
|   ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
 | |
|   (Colorado State University)
 | |
| 
 | |
|   Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
 | |
| 
 | |
|   Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
 | |
| 
 | |
|   Esperantigita fare de Dominique Pellé, 2008-04-01
 | |
|   Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
 | |
|   Lasta ŝanĝo: 2011-11-27
 | |
| 
 | |
| ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
 |